VORTO PRI SAMARKANDO

Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multaj loĝantoj de nia planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas refokusigi nian rigardon je alloga belo, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, listigita en la registro de Monda Heredaĵo de Unesko.
Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo. Por kiuj ĝi estas vivanta memoro, emociplena historio, signifa malkovro, amdeklaro, rendevuejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.
Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke, almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj estu tiel ankaŭ en la estonteco!
Read more „VORTO PRI SAMARKANDO”