STATUTO

Statuto de Fondumo Ludoviko Zamenhof

Ĉapitro 1. Ĝeneralaj decidoj

§1

  1. Fondumo Ludoviko Zamenhof, nomata en la cetera parto la Fondumo, agas surbaze de la leĝo pri fondaĵoj el la 6a de aprilo 1984 kaj surbaze de tiu ĉi statuto.
  2. La Fondumo estas starigita de la Fondantoj per notaria akto, subskribita la 21-an decembro 1987 en la Ŝtata Notaria Oficejo, nr rep. 5457/87.

§2

  1. La sidejo de la Fondumo estas la naskiĝloko de Ludoviko Zamenhof – Bjalistoko.
  2. La periodo de la funkciado de la Fondumo estas nelimigita.
  3. La Fondumo agas sur la tereno de la Pola Respubliko kaj eksterlande, konforme al la validaj leĝoj kaj jena statuto.
  4. La Fondumo rajtas fondi enlandajn kaj eksterlandajn filiojn.
  5. La lingvoj de la Fondumo estas la pola kaj Esperanto.

§3

  1. La Fondumo havas juran personecon.
  2. La Fondumon kontrolinspektas la ministro respondeca pri kulturo kaj nacia heredaĵo.

§4

  1. La Fondumo uzas rondan stampilon kun la pollingva surskribo sur la rando „Fundacja im. L. Zamenhofa” kaj en la lingvo Esperanto „Fondumo Zamenhof”.

§5

La Fondumo rajtas starigi: atestilojn, insignojn, honorajn medalojn kaj akcepti ilin, kune kun aliaj premioj kaj distingoj, al homoj kaj aliaj subjektoj meritaj al la Fondumo, kiuj kontribuas je realigado de la celoj de la Fondumo.

Ĉapitro 2. Celoj kaj reguloj de la agado de la Fondumo

§6

La celo de la Fondumo estas:

1). Krei la Mondan Esperanto-Centron Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko – monumenton omaĝe al la kreinto de la internacia lingvo Esperanto, kiu plenumos funkciojn de studejo kaj diskonigejo de la lingvo Esperanto kaj de internacia interŝanĝo scienca kaj kultura.

2).  popularigi kaj subteni agadon helpantan al firmigo de la paco en la mondo kaj de kompreniĝo inter popoloj kaj homoj nome de la idealoj, kiuj estis la bazo ĉe la naskiĝo de la internacia lingvo Esperanto.

§7

La Fondumo realigas siajn celojn pere de:

1). konigado de junaj esperantistoj enlande kaj eksterlande,

2). organizado  kaj partopreno en aranĝoj, kiuj diskonigas la lingvon Esperanto,

3). oranizado de konferencoj, simpozioj, koncertoj, artaj prezentoj, ekspozicioj, publikaj prezentaĵoj de verkoj, kiuj disvastigas Esperanton enlande kaj eksterlande,

4). disvastigado de evoluo de lingva edukado en la lernejoj elementaj, gimnaziaj kaj supergimnaziaj,

5). eldona agado kadre de la statutaj celoj,

6). kunlaborado kun kulturaj, sciencaj kaj klerigaj medioj, kaj kun ŝtataj institucioj kaj sociaj organizoj landaj kaj eksterlandaj,

7). akirado kaj kolektado de financaj rimedoj atribuitaj por realigado de la celoj de la Fondumo,

8). financado de stipendioj, precipe por talentaj infanoj kaj adoleskantoj el plej malriĉaj familioj, kiuj lernas Esperanton.

Ĉapitro 3. Havaĵo kaj enspezoj de la Fondumo

§8

1. La havaĵon de la Fondumo konsistigas havaĵaj eroj indikitaj en la fondokumento de la Fondumo kaj aliaj propraĵoj akiritaj de la Fondumo dum la agado.

§9

1. La enspezoj de la Fondumo povas veni el:

1). donacoj, heredaĵoj kaj legacoj,

2). financaj subtenoj kaj subvencioj de juraj personoj,

3). enspezoj dum monkolektoj kaj publikaj aranĝoj,

4). enspezoj de la havaĵo de la Fondumo,

5). bankaj interezoj,

6). aliaj fontoj.

2. La havaĵo de la Fondumo servas por realigi la statutajn celojn de la Fondumo.

Ĉapitro 4. Komerca agado

§10

1. La Fondumo rajtas okupiĝi pri komerca agado konforme al la ĝeneralaj reguloj, difinitaj en apartaj leĝoj.

  • La Fondumo faras la komercan agadon nur kadre de la realigado de la statutaj celoj.

Ĉapitro 5. La organoj de la Fondumo

§11

La organoj de la Fondumo estas:

a). La Konsilio de la Fondumo, nomata en la cetera parto la Konsilio,

b). La Estraro de la Fondumo, nomata en la cetera parto la Estraro,

c). La Honora Komitato.

La Konsilio

§12

1. La Konsilio konsistas el reprezentantoj de jenaj organizoj kaj institucioj:

1). Bjalistoka Esperanto-Societo – 1 reprezentanto,

2). Universitato en Bjalistoko – 1 reprezentanto,

3). La Komunumo Bjalistoko – 1 reprezentanto,

4). Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – 1 reprezentanto,

5). Pola Esperanto-Asocio – 1 reprezentanto,

6). Universala Esperanto-Asocio – 1 reprezentanto,

7). Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – 1 reprezentanto,

8). Podlaĥia Vojevodo – 1 reprezentanto.

2. La membroj de la Konsilio estas nomumataj de la gvidorganoj de la organizoj kaj institucioj listigitaj en la punkto 1 por kvinjara oficperiodo.

3. La Konsilio elektas el inter si la Estron de la Konsilio, kiu gvidas ĝian laboron. La elekto de la Estro okazas per ordinara plimulto de la voĉoj.

4. La membroj de la Konsilio povas esti renomumitaj por sekva oficperiodo.

5. La membreco en la Konsilio finiĝas pro:

1). rezigno anoncita skribe al la Estro de la Konsilio,

2). elekto de alia membro de la Konsilio fare de la organizaĵo aŭ institucio difininta en la subpunkto 1 aŭ

3). morto.

6. Oni ne povas esti samtempe membro de la Konsilio kaj membro de la Estraro.

§13

Al la taskoj de la Konsilio apartenas precipe:

1). indiki ĉefajn agadodirektojn de la Fondumo,

2). superrigardi kaj kontroli la agadon de la Fondumo, precipe kontroli la staton de la havaĵo de la Fondumo,

3). akcepti jarraportojn de la Estraro pri la agado kaj decidi pri akcepto de la ĝistiama agado de la Estraro,

4). elekto kaj malelekto de la estraranoj,  inkluzive la Prezidanton kaj la Vicprezidanton,

5). decidi pri ŝanĝoj de la statuto de la Fondumo,

6). akcepti laborregularojn de la organoj de la Fondumo,

7). decidi pri kunligo kun alia fondaĵo aŭ nuligo de la Fondumo,

8). decidi pri disponigo de la havaĵo de la Fondumo kaj akcepti ricevon de heredaĵoj, donacoj kaj legacoj.

1. La Konsilio kunsidas minimume unufoje en la jaro.

§14

2. La kunsidojn de la Konsilio kunvokas la Estro de la Konsilio laŭ propra iniciato aŭ laŭ skriba peto de la Estraro aŭ de la Honora Komitato.

3. Pri la kunvoko de la kunsido de la Konsilio la Estro informas la membrojn almenaŭ 14 tagojn pli frue.

4. Eksterordinara kunsido de la Konsilio povas esti kunvokita laŭ iniciato de la Estraro, aŭ skriba peto de la Estro aŭ de minimume du konsilianoj por pritrakti aferon de aparta graveco.

5. Eksterordinara kunsido de la Konsilio devas esti kunvokita ne pli malfrue ol ene de 14 tagoj depost la anonco de la peto.

6. La Konsilio alprenas decidojn en skriba formo  per ordinara plimulto de la voĉoj kun ĉeesto de almenaŭ 50% de la membroj. Kaze de ekvilibro decidas la voĉo de la Estro.

7. La Konsilio povas organizi korespondan voĉdonadon, inkluzive retpoŝtan. La voĉdonado estas valida se partoprenos ĝin almenaŭ 50% de la membroj de la Konsilio, kiuj ene de 6 semajnoj depost la sendo de la voĉdonilo resendos la voĉdonilon al la adreso de la Fondumo.

8. Regulo el la punkto 7 ne estas aplikebla por decidoj pri ŝanĝo de la Statuto, nuligo de la Fondumo, elekto kaj malelekto de la Estraro kaj la Prezidanto de la  Fondumo.

9. Ĉiu membro de la Konsilio disponas pri unu voĉo.

10. La kunsidojn de la Konsilio prezidas ĝia Estro.

Estraro

§15

1. La Estraro konsistas el 2 ĝis 3 personoj, elektitaj de la Konsilio por kvinjara oficperiodo.

2. Oni rajtas esti estrarano dum pli ol unu oficperiodo.

3. La membreco en la Estraro finiĝas pro:

1). rezigno anoncita skribe al la Estro de la Konsilio,

2). malelekto fare de la Konsilio,

3). perdo de la civitanaj rajtoj, rezulte de definitiva verdikto de tribunalo pro konscia krimo,

4). morto.

4. La Estraro aŭ unuopaj estraranoj povas esti malelektitaj de la Konsilio antaŭ la fino de la oficperiodo, per absoluta plimulto de la voĉoj de laŭstatuta konsisto de la Konsilio.

§16

1. La Estraro gvidas la agadon de la Fondumo kaj reprezentas ĝin ekstere.

2. La Estraro havas precipan povon por:

1). gvidi regulan laboron de la Fondumo,

2). realigi la statutcelojn,

3). prepari laborplanojn kaj buĝeton, kaj realigi ilin,

4). mastrumi la havaĵon de la Fondumo,

5). reprezenti la Fondumon ekstere,

6). dungi laboristojn kaj difini iliajn salajrojn,

7). proponi al la Konsilio ŝanĝi la statuton de la Fondumo,

8). peti la Konsilion pri kunligo kun alia fondaĵo aŭ nuligo de la Fondumo,

9). decidi pri ĉiuj aliaj aferoj, kiuj ne apartenas al ekskluzivaj povoj de la aliaj organoj de la Fomdumo.

3. La Estraro devas ĉiujare prezenti al la Konsilio jarraporton pri la agado de la Fondumo.

§17

1. Kunsidoj de la Estraro okazas laŭbezone, tamen ne malpli ofte ol dufoje en la jaro.

2. Kunsidojn de la Estraro kunvokas la Prezidanto, sendante la informon pri la dato per retpoŝto, kaj kaze de neeblo — per registrita letero, almenaŭ 7 tagojn antaŭ la planata kunsido.

3. Pri la kunsido devas esti informitaj ĉiuj estraranoj.

4. La Estraro faras decidojn per ordinara plimulto de la voĉoj, se aliaj reguloj de la statuto ne indikas alie. Kaze de la sama kvanto de la voĉoj decidas la voĉo de la Prezidanto de la Estraro. La regulo §14 pkt. 7 aplikendas.

§18

Honora Komitato

1. La Honora Komitato konsistas el gravaj ŝtatuloj, reprezentantoj de scienco kaj kulturo kaj aliaj elstaraj personoj.

2. La membrojn de la Honora Komitato elektas la Konsilio.

3. La tasko de la Honora Komitato estas labori kiel konsilanto kaj specialisto je la celoj, taskoj kaj funkcioj de la Monda Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko helpi disvastigi la ideojn de la Fondumo.

Maniero de reprezentado

§19

1. Deklarojn de volo nome de la Fondumo pri ĉiuj aferoj krom pri la havaĵo povas fari ĉiu estrarano memstare.

2. Je aferoj rilataj al la havaĵo oni bezonas subskribojn de du kunagantaj estraranoj, inkluzive tiun de la Prezidanto.

Ĉapitro 6. Finaj decidoj

§20

Ŝanĝojn en la statuto de la Fondumo faras la Konsilio per absoluta plimulto de la statuta konsisto de la voĉoj. Ŝanĝoj de la statuto ne povas koncerni la celojn difinitajn en la fondodokumento.

1. La Fondumo povas kuniĝi kun alia fondaĵo por efika realigado de siaj celoj.

§21

2. La kuniĝo kun alia fondaĵo ne povas okazi, se rezulte de tio povus esti esence ŝanĝita la celo de la Fondumo.

3. Pri la kuniĝo kun alia fondaĵo decidas la Konsilio per absoluta plimulto de la voĉoj de sia statuta konsisto.

§22

1. La Fondumon oni malfondas kaze de atingo de la celoj, por kiuj ĝi estis fondita, aŭ laze de elĉerpo de la financaj rimedoj kaj de la havaĵo.

2. Pri la malfondo de la Fondumo la Prezidanto de la Fondumo informas la ministron respondecan pri kulturo kaj nacia heredaĵo.

3. Decidon pri la malfondo alprenas la Konsilio per absoluta plimulto de la voĉoj de sia statuta konsisto.

4. La financaj rimedoj kaj la havaĵo restanta post la likvido de la Fondumo povas esti atribuitaj – surbaze de decido de la Konsilio – al celoj de la socia Esperanto-movado.

Bialistoko , 11.05.2013

(tłum. Przemysław Wierzbowski)

 

Statut Fundacji im. Ludwika Zamenhofa

 Rozdział I. Postanowienia ogólne

§1

  1. Fundacja im. Ludwika Zamenhofa, zwana dalej Fundacją, działa na pod­stawie ustawy z dnia 6 kwietnia 1984r. o fundacjach oraz postanowień niniejsze­go statutu.
  2. Fundacja została ustanowiona aktem notarialnym sporządzonym w dniu 21 grudnia 1987r. Nr Rep. 5457/87 w Państwowym Biurze Notarialnym.

§2

  1. Siedzibą Fundacji jest miejsce urodzenia Ludwika Zamenhofa – Białystok.
  2. Czas trwania Fundacji jest nieoznaczony.
  3. Fundacja działa na terenie Rzeczypospolitej Polskiej oraz za granicą, zgodnie z obowiązującymi przepisami prawa i niniejszym statutem.
  4. Fundacja może powoływać oddziały krajowe i zagraniczne.
  5. Językami Fundacji są język polski i esperanto.

§3

  1. Fundacja posiada osobowość prawną.
  2. Nadzór nad Fundacją sprawuje minister właściwy ds. kultury i dziedzictwa narodowego.

§4

Fundacja używa pieczęci okrągłej z napisem w otoku w języku polskim ” Fundacja im. L. Zamenhofa” oraz w języku esperanto „Fondumo Zamenhof”.

§5

Fundacja może ustanawiać certyfikaty, odznaki, medale honorowe i przyznawać je wraz z innymi nagrodami i wyróżnieniami, osobom fizycznym i innym podmiotom za­służonym dla Fundacji, przyczyniającym się do realizacji celów fundacji.

Rozdział II. Cele i zasady działania Fundacji

§6

Celem Fundacji jest:

1). budowa światowego Centrum Esperanta im. Ludwika Zamenhofa w Białymstoku – pomnika ku czci twórcy międzynarodowego języka esperanto, spełniającego funkcje ośrodka studiów i promocji języka esperanto oraz międzynarodowej wymiany naukowej i kulturalnej

2). upowszechnianie i wspomaganie działań służących utrwaleniu pokoju w świecie i zrozumienia między narodami i ludźmi  w imię ideałów, które leżały u narodzin języka międzynarodowego esperanto.

§7

Fundacja realizuje swoje cele poprzez:

1). promowanie młodych esperantystów w kraju i za granicą,

2). organizowanie i udział w imprezach promujących język esperanto

3). organizowanie konferencji, sympozjów, koncertów, występów, wystaw, wernisaży prac propagujących esperanto w kraju i zagranicą,

4). propagowanie rozwoju edukacji językowej w szkołach podstawowych, gimnazjalnych i ponadgimnazjalnych,

5). prowadzenie działalności wydawniczej w zakresie realizacji celów statu­towych,

6). współpracę ze środowiskami kultury, nauki i oświaty oraz instytucjami państwowymi i organizacjami społecznymi krajowymi i zagranicznymi,

7). pozyskiwanie i gromadzenie środków finansowych przeznaczonych na realizację celów Fundacji,

8). fundowanie stypendiów zwłaszcza uzdolnionym dzieciom i młodzieży z rodzin najbiedniejszych uczących się języka esperanto.

Rozdział III. Majątek i dochody Fundacji

§8

  1. Majątek Fundacji stanowią składniki majątkowe wskazane w oświadczeniu woli o ustanowieniu Fundacji oraz inne mienie nabyte przez Fundację w toku działania.

§9

  1. Dochody fundacji mogą pochodzić z:

1).darowizn, spadków, zapisów,

2). dotacji i subwencji osób prawnych,

3).dochodów ze zbiórek i imprez publicznych,

4). dochodów z majątku fundacji,

5). odsetek bankowych,

6). innych źródeł.

  1. Majątek Fundacji służy realizacji statutowych celów Fundacji.

Rozdział IV. Działalność gospodarcza

§10

  1. Fundacja może prowadzić działalność gospodarczą na ogólnych zasadach, określonych w odrębnych przepisach.
  2. Fundacja prowadzi działalność gospodarczą wyłącznie w rozmiarach służących realizacji celów statutowych.

Rozdział V. Władze Fundacji

§11

Organami Fundacji są:

a. Rada Fundacji, zwana dalej Radą,

b. Zarząd Fundacji, zwany dalej Zarządem,

c. Komitet Honorowy

Rada Fundacji

§12

  1. W skład Rady wchodzą przedstawiciele następujących organizacji i instytucji:

a. Białostockie Towarzystwo Esperantystów – 1 przedstawiciel,

b. Uniwersytet w Białymstoku – 1 przedstawiciel,

c. Gmina Białystok – 1 przedstawiciel,

d. Międzynarodowa Liga Esperantystów Nauczycieli (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) – 1 przedstawiciel,

e. Polski Związek Esperantystów – 1 przedstawiciel,

f. Światowy Związek Esperanta (Universala Esperanto  Asocio) – 1 przedstawiciel,

g. Światowa Organizacja Młodzieży Esperanckiej (Tutmonda Esperantysta Junulara Organizo) – 1 przedstawiciel,

h. Wojewoda Podlaski – 1 przedstawiciel

2. Członkowie Rady są wyznaczani przez organizacje i instytucje wymienione w ust. 1 na pięcioletnią ka­dencję.

3. Rada wybiera ze swego grona przewodniczącego, który kieruje jej pracami. Wybór przewodniczącego dokonuje się zwykłą większością głosów.

4.Członkowie Rady mogą być ponownie wyznaczeni na kolejną kadencję.

  1. Członkostwo w Radzie wygasa na skutek:

1). rezygnacji zgłoszonej na piśmie przewodniczącemu Rady,

2). wyznaczenia innego członka Rady przez organizację lub instytucję określoną w ust. 1 lub

3). śmierci.

  1. Nie można łączyć członkostwa w Radzie z członkostwem w Zarządzie.

§13

Do zadań Rady należy w szczególności:

1). wytyczanie głównych kierunków działalności Fundacji,

2). nadzór i kontrola nad działalnością Fundacji w szczególności kontrola sta­nu majątkowego Fundacji,

3). zatwierdzanie rocznych sprawozdań Zarządu z działalności oraz udziela­nie Zarządowi absolutorium,

4). powoływanie i odwoływanie członków Zarządu w tym Prezesa i Wicepre­zesa Zarządu,

5). podejmowanie decyzji w sprawach statutu Fundacji,

6). uchwalanie regulaminu pracy organów Fundacji,

7). podejmowanie decyzji o połączeniu z inną fundacją lub o likwidacji Fundacji,

8). podejmowanie uchwał w sprawach rozporządzenia majątkiem Fundacji oraz wyrażanie zgody na przyjmowanie spadków, darowizn i zapisów.

§14

  1. Rada zbiera się co najmniej raz w roku.
  2. Radę zwołuje przewodniczący z własnej inicjatywy albo na wniosek zgłoszony przez Zarząd lub Komitet Honorowy.
  3. O zwołaniu posiedzenia Rady przewodniczący zawiadamia członków z co najmniej 14-dniowym wyprzedzeniem.
  4. Posiedzenie Rady może być zwołane w trybie nadzwyczajnym z inicjatywy Za­rządu, bądź na pisemny wniosek Przewodniczącego lub przynajmniej dwóch jej członków dla rozpatrzenia sprawy o szczególnym charakterze.
  5. Nadzwyczajne posiedzenie Rady winno być zwołane nie później niż w ciągu 14 dni od daty zgłoszenia wniosku
  6. Rada podejmuje decyzje w formie uchwał, zwykłą większością gło­sów przy obecności co najmniej 50 % członków. W razie równej liczby głosów decyduje głos Przewodniczącego.
  7. Rada może przeprowadzić głosowanie korespondencyjnie, w tym także za pomocą poczty elektronicznej. Warunkiem ważności takiego głosowania jest udział w nim co najmniej 50% członków Rady, którzy w ciągu 6 tygodni od przesłania kuponu głosowania prześlą wypełnione kupony na adres Fundacji.
  8. przepis ust, 7 nie ma zastosowania do uchwał w sprawach zmiany statutu, likwidacji Fundacji, powołania i odwołania Zarządu oraz prezesa Zarządu.
  9. Każdy z członków zwyczajnych Rady dysponuje jednym głosem.
  10. Posiedzenia Rady prowadzi Przewodniczący.

Zarząd

§15

  1. Zarząd składa się z 2 do 3 osób, powoływanych przez Radę na pięcioletnią kadencję.
  2. Funkcję członka Zarządu można pełnić przez więcej niż jedną kadencję.
  3. Członkostwo w Zarządzie ustaje na skutek:

1). złożenia pisemnej rezygnacji na ręce przewodniczącego Rady,

2). odwołania przez Radę,

3). utraty praw obywatelskich na skutek skazania prawomocnym wyrokiem sądu za przestępstwo popełnione z winy umyślnej,

4). śmierci.

  1. Zarząd w całości lub jego poszczególni członkowie mogą być odwoła­ni przez Radę przed upływem kadencji w drodze uchwały podjętej bezwzględną większością głosów statutowego składu Rady.

§16

  1. Zarząd kieruje działalnością Fundacji i reprezentuje ją na zewnątrz.
  2. Do kompetencji Zarządu należy:

1). kierowanie bieżącą działalnością Fundacji,

2). realizacja celów statutowych,

3). sporządzanie planów pracy i budżetu oraz ich wykonywanie,

4). sprawowanie zarządu nad majątkiem Fundacji,

5). reprezentowanie Fundacji na zewnątrz,

6). zatrudnianie pracowników i ustalanie wysokości ich wynagrodzenia,

7). składanie wniosku do Rady o zmianę statutu,

8). wnioskowanie do Rady o połączenie Fundacji z inną fundacją oraz o jej likwidację,

9). podejmowanie decyzji we wszystkich innych sprawach niezastrzeżonych do kompetencji innych organów Fundacji.

  1. Zarząd, co roku, zobowiązany jest przedkładać Radzie roczne spra­wozdanie z działalności Fundacji.

§17

  1.  Posiedzenia Zarządu odbywają się w miarę potrzeb, nie rzadziej jednak niż dwa razy do roku.
  2. Posiedzenia Zarządu zwołuje Prezes, przesyłając informację o terminie pocz­tą elektroniczną, a w przypadku braku takiej możliwości listem poleconym na co najmniej 7 dni przed planowanym spotkaniem.
  3. O posiedzeniu muszą zostać poinformowani wszyscy członkowie Zarządu.
  4. Zarząd podejmuje decyzje za pomocą uchwał zwykłą większością osób, jeśli dalsze postanowienia statutu nie stanowią inaczej. W przypadku równego roz­łożenia głosów decyduje głos Prezesa Zarządu. Przepis § 14 ust. 7 stosuje się odpowiednio.

§18

Komitet Honorowy

  1. Komitet Honorowy składa się z mężów stanu, przedstawicieli nauki i kultury oraz innych wybitnych osobistości.
  2. Członków Komitetu Honorowego powołuje Rada.
  3. Zadaniem Komitetu Honorowego jest udzielanie rad i konsultacji w zakresie celów, zadań i funkcji  światowego Centrum Esperanta im. L. Zamenhofa w Białymstoku a także przyczynianie się do upowszechnienia idei Fundacji.

 Sposób reprezentacji

§19

  1. Oświadczenia woli w imieniu Fundacji we wszystkich sprawach z wyjątkiem majątkowych składać może każdy członek Zarządu samodzielnie.
  2. W sprawach majątkowych wymagany jest podpis dwóch członków Zarządu działających łącznie, w tym Prezesa.

 Rozdział. VI. Postanowienia końcowe

§20

Zmian w statucie Fundacji dokonuje Rada bezwzględną większością swego statutowego składu gło­sów. Zmiany statutu nie mogą dotyczyć celów określonych w akcie założycielskim.

§21

  1. Fundacja może się połączyć z inną fundacją dla efektywnego realizowania swoich celów.
  2. Połączenie z inna fundacją nie może nastąpić, jeżeli w jego wyniku mógłby ulec istotnej zmianie cel Fundacji.
  3. W sprawach połączenia z inną fundacją decyzję podejmuje Rada bezwzględną większością głosów swego statutowego składu.

§22

  1. Fundacja ulega likwidacji w razie osiągnięcia celów, dla których została ustano­wiona lub w razie wyczerpania się jej środków finansowych i majątku.
  2. O likwidacji Fundacji zawiadamia ministra właściwego do spraw kultury i dziedzictwa narodowego.
  3. Decyzję o likwidacji podejmuje Rada bezwzględną większością głosów swego statutowego składu.

4. Środki finansowe i majątek pozostały  po likwidacji Fundacji mogą zostać prze­znaczone , mocą uchwały Rady, na cele społecznego ruchu esperanckiego.

Białystok, 11.05. 2013 r.