… Justeco kaj paco sin kisas …

Kristana Kongreso  – 73a kongreso de KELI

3–10 aŭgusto 2024    en Vác, Hungario

Hungaraj kristanoj denove kore invitas vin partopreni Kristanan kongreson en Hungario!

La urbeto Vác situas per cca 40 km norde de Budapest, apud la Danubo. La ĉefa vojo Nr. 2, inter Budapest kaj Bratislava preteriras ĝin, kaj rekta trajno kaj buso ofte iras tien el Budapest. Vác estas sidloko de diocezo de Romkatolika Eklezio. Funkcias tie Romkatolika Altlernejo (Apor Vilmos Katolikus Főiskola), kies kolegio estos nia kongresejo. Adreso de la kongresejo estas: Schuszter Konstantin, tér 1-5., 2600 Vác.

La granda baroka konstruaĵo estas en la centro de la urbeto, ĉe la ĉefplaco troviĝas ankaŭ la episkopa palaco kaj belega katedralo. En la kolegio estos je nia dispono loĝejetoj kun du dulitaj ĉambroj (kun banĉambro kaj necesejo), manĝ-salono, kapelo kaj preleg-salono (ekipita per la necesaj teknikaĵoj) – do ĉio sub unu tegmento.

La proksimeco de Danubo kaj Danub-kurbiĝo nepre meritos ŝipekskurson! Kaj interne kaj ekstere ĉio, kio ĉirkaŭos nin, estas preta servi por nia bono. Ni petu nian Sinjoron por beno, kaj preparu niajn korojn por akcepti tiun benon! En ĉi tia hejmo ni estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu tion diras: “Ĉar kie du aŭ tri estas kune en mia nomo, tie en ilia mezo estas ankaŭ mi.” (Mateo 18, 20)

Ni esperas vian partoprenon en tiu kristana kunestado.

Loka Kongresa Komitato

———————————————————————

Informoj, bonvolu skribi perletere: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS,  HU-1400 BUDAPEST, Pf.: 5.

E-mail: agnes@raczkevy-eotvos.com

———————————————————————