Por komencantoj. Lernu Esperanto!

 Esperanta stelo kun la 5 pintoj

Kiel oni scias, la simbolo de Esperanto estas la verda stelo.Lernu esperanto

Stelo havas 5 pintojn. Kaj ni opinias, ke tiuj pintoj reprezentas la kolonojn de nia esperanta Movado. La 5 pintoj estas la jenaj: (1) Disvastigado ; (2) Instruado; (3) Administrado; (4) Praktika Utiligado; (5) Harmonio.

Nun ni pensos, tre resume, pri cxiu el la 5 stel-pintoj.

vortaro

1. DISVASTIGADO –  Ni parolas pri cxi en unua loko, cxar estas gxuste pere de la disvastigado, ke la publiko informigxas pri la ekzisto de Esperanto.

2. INSTRUADO –  Post tiu informigxi pri la ekzisto de Esperanto, la interesitoj deziros studi la lingvon. Kaj tiam montrigxas la granda valoro de la instruado.

3. ADMINISTRADO –  Sed, por ke la instruado bone okazu, estas necesa la ekzisto de ia administrado. Tio, gxenerale, okazas pere de la asocioj aux kluboj de la esperantistoj.

4. PRAKTIKA UTILIGADO –  Tamen la lernintoj de Esperanto volos uzi la lingvon por praktikaj celoj. Kaj, do, tiuj celoj devas ekzisti, ekzemple: libroj, revuoj, ret-filmoj, ret-revuoj, muzik-diskoj, kongresoj, festivaloj, korespondado, gastigado, ktp.

5.  HARMONIO –  Fine venas la Harmonio. Cxi venas en lasta loko, sed tio ne signifas ke cxi estus malpli valora. Fakte, cxi estas la plej grava el la 5 stel-pintoj, cxar, sen cxi, cxiuj aliaj atingoj perdas sian valoron. Tio ne signifas, ke oni ne povus diskuti
aux ecx kvereli. Tamen, post cxiu diskuto (aux kverelo), la harmonio devas reaperi cxar eble la harmonio estas gxuste la Interna Ideo, pri kiu nia kara Majstro Zamenhof tiom parolis.