Ni invitas vin al Bjalistoko. Partoprenu en la 72- a Kristana Kongreso de Esperantistoj. La Kongreso okazos en 5 – 12 .08.2023. La programeroj okazas en diversaj lokoj en Bjalistoko kaj:
- en la pitoreska urbeto Tykocin plena de spuroj de hebreoj
- en la urbeto Supraśl plena de ortodoksaj spuroj kaj monumentoj
- en la katolika sanktejo „Sankta Akvo”
- en la islama vilaĝo Kruszyniany
Detaloj kaj Aliĝilo estas ĉi tie: KONGRESO_2023
Provizora programo de la 72-a Kristana Kongreso de KELI
05.08.2023, sabato
Loko: en Bjalistoko
- 18.00 – vespermanĝo
- interkona vespero
- komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
06.08.2023, dimanĉo
Loko: en Bjalistoko
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
- Festa komenco
- Enkonduka prelego de la prezidanto de KELI
- Prelego…
- Katolika diservo en la kapelo aŭ en la preĝejo de Sankta Adalberto
- Tagmanĝo
- Promenado tra Białystok, ZEOj
- Vizito en la Centro de Ludoviko Zamenhof
- 18.00 – vespermanĝo
- La filmo „Afero de Kristo”
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
07.08.2023, lundo
Loko: en Tykocin
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
- Tuttaga vojaĝo al la urbeto plena de hebreaj spuroj – Tykocin
- Prelegoj en la sinagogo kaj promenado tra la urbeto
- Tagmanĝo
- 18.00 – tradicia hebrea vespermanĝo en la Seminario
- Prelego pri hebreaj tradicioj
- Filmo „Ida” (Oscar-premio + 7 aliaj premioj)
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
08.08.2023, mardo
Loko: en Wasilków
- 7.45 – KELI
- 8.00 matenmanĝo
- Prelego…
- Prelego…
- 12.00 – tagmanĝo
- Vojaĝo al la katolika sanktejo „Sankta Akvo”
- Katolika diservo
- Prelego pri la sanktejo
- Prelego pri „La Monto de Krucoj”
- Pikniko en arbaro
- Malfrua reveno al la seminario
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
09.08.2023, merkredo
Loko: en Kruszyniany
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
- Tuttaga vojaĝo al la Centro de islama kulturo
- Vizito en la Centro de islama kulturo en Kruszyniany
- Tagmanĝo
- Prelegoj
- Reveno al Bjalistoko, vespermanĝo
- Koncerto de la ensemblo Buńczuk
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
10.08.2023, ĵaŭdo
Loko: en Supraśl
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
- Tuttaga vojaĝo al la kultura centro de ortodoksoj en Supraśl
- Prelegoj
- Tagmanĝo
- Vizito en la urbo
- 18.00 – vespermanĝo en la Seminario
- Loncerto de la ensemblo Frey Lech Trio
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
11.08.2023, vendredo
Loko: en Bjalistoko
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
- Prelego…
- Prelego…
- Ekumena preĝo en la kapelo aŭ en la preĝejo de Sankta Adalberto
- Tagmanĝo
- Biblia Rondo
- Prelego…
- 18.00 – vespermanĝo
- Adiaŭa vespero
- Komuna preĝo – danko pro la tago bone pasigita
12.08.2023 sabato
Loko: en Bjalistoko
- 7.45 – KELI
- 8.00 – matenmanĝo
———————————————————————————————————–
Detaloj kaj Aliĝilo estas ĉi tie: KONGRESO_2023
————————————————————————————————————-
Organiza teamo (se venos danĝero, neceso…)
La organiza teamo estas atingebla surloke aŭ ĝiaj reprezentantoj per poŝtelefonoj:
- Stanisław Dobrowolski
- Iza Walentynowicz
- + 48. 791 856 034 Elżbieta Karczewska
- + 48. 508 868 735 Nina Pietuchowska
- + 48. 509 339 017 Jarosław Parzyszek
- Retpoŝtadreso pri kongresaj aferoj: kristana-kongreso [ĉe] espero.bialystok.pl