PANEVĖŽYS invitas
Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 55-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-55). La aranĝo estas dediĉata al la 100-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio.
BET okazos la 6-14-an de Julio, 2019. Veni al la aranĝo eblas jam la 5-an de Julio.
Celoj kaj taskoj: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.