Miaj spertoj en Suda Koreio

Koreańczycy, esperantyści, esperantoPrzygoda życia - Korea Południowa.. Niezapomniany czas …

W lutym wraz z mężem spędziliśmy trzy tygodnie w Korei Południowej, gdzie nasz syn kończył studia na uniwersytecie Kyung Hee. To był niezapomniany czas i największa przygoda życia. Zobaczyliśmy  kraj, o którym często opowiadał syn i koreańscy esperantyści. Były to niesamowite doświadczenia. Tą podróżą udowodniliśmy wielu osobom jak przydatny może być język Esperanto i jak cudowną społeczność tworzą esperantyści.

Koreańczycy byli wspaniali

To dzięki koreańskim esperantystom mogliśmy poznać ten kraj, odkryć jego zawiłości kulturowe,  jakże odmienne od polskich, odsłonić mity, tajemnice, historie, legendy. Zobaczyliśmy ciekawe miejsca i niecodzienne  widoki, poznaliśmy   przepiękną koreańską przyrodę oraz niesamowite  zabytki.

Koreańczycy byli wspaniali, na zawsze już zostaną naszymi przyjaciółmi, każda spędzona z nimi chwila pozostanie na zawsze w naszych sercach. Tym wszystkim sprawili, że już tęsknimy do Korei Południowej.

Niżej załączam artykuł z koreańskiego miesięcznika La Lanterno Azia „Miaj spertoj en Suda Koreio”/ Seul kwiecień 2017/, w którym opisuję swoje doświadczenia w zetknięciu się z odmiennością kulturową Korei. Do artykułu dodałam kilka zdjęć.

Anna Mocarska

 

Miaj spertoj en Suda Koreio

Anna Mocarska el Pollando

Mia filo Michał studanta en Kyunghee Universitato de Suda Koreio petis min kaj mian edzon, ke ni venu al la ĉefurbo Seulo por celebri la finon de lia kvinjara studado, kaj ke ni kune vidu kaj konu Koreion. Pri tiu ĉi lando ni jam multe konas de diversaj rakontoj kaj fotoj de nia filo dum 5 jaroj, filmoj pri Koreio, kiujn ni spektis, kaj interparoloj kun miaj esperantistaj geamikoj. Mia filo faris por ni planon ekskursi al diversaj lokoj, kiujn li volis montri al ni. Ni senpacience atendadis tion, kvazaŭ ekskurson de nia vivo. Ankaŭ mi mem havis planon renkontiĝi kun esperantistoj amikiĝintaj jam delonge kaj loĝantaj precipe en Seulo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. En februaro ni venis al Koreio.

Unua surprizo

Ĉiam ni pensis, ke en Koreio la klimato estas pli varma ol tiu en Pollando. Sed kiam ni spertis nur 5 gradojn en Koreio, ni tre miris, ĉar estis por ni pli malvarme. Antaŭ ol forlasi Pollandon, la temperaturo havis 13 gradojn, do mi surhavis ĉapelon, ŝalon, gantojn kaj vintrajn ŝuojn, kaj niaj jakoj estis obture fermitaj. Malgraŭ tio, por ni estis malvarme, dume ĉiuj koreoj estis sen ĉapeloj, sen ŝaloj, sen gantoj kun malfermitaj jakoj kaj eĉ kun printemp-aŭtunaj ŝuoj. Kelkaj estis eĉ nudpiedaj, tamen ili tute ne aspektis kiel frostotremuloj. Ni trovis la kaŭzon en la humida vento, kiu en Koreio estas tute alia ol tiu en Pollando.

Dua surprizo

Ni bone sciis pri la pika gusto de koreaj manĝaĵoj. Ni preskaŭ virtuale konis la guston de la fama ĉefmanĝaĵo kimĉio. Sed nia unua manĝado en restoracio estis kiel konduko en tiun akran mondon. Ni volis ĉion gustumi prove, kaj rapide alkutimiĝis al tiuj pikaj nutraĵoj. Laŭ ni, koreaj manĝaĵoj estas pli multe sanigaj ol tiuj kiujn ni ĉiutage konsumas en Pollando.

Mi neniam sentis min tiel nemoviĝema kaj peza post la satmanĝado, kvankam ĝia porcio estis pli granda ol tiu en Pollando. Fakte, eĉ la haŭto de mia vizaĝo kaj la lipoj iomete suferis de la akraĵoj, kiuj estis malkonsilindaj por ili. Malgraŭ tio la manĝaĵoj tre plaĉis al ni kaj estis vere bongustaj.

La kulturoj inter landoj certe tre diferencas, kion ni jam sciis kaj tre ofte spertis.

Eŭropanoj estas relative senperaj kaj senartifikaj al homoj. Ni tre malofte titolas niajn geamikojn kaj gekonatulojn per ‘s-ro’ kaj ‘s-ino’ dirante pri ili aŭ al ili. Ŝajnas, ke koreoj havas pli altan estimon al homoj kaj de tio devenas tiuj titoloj, kiujn koreoj kutime uzas. Je renkontiĝo koreoj ne brakumas unu la alian, kiel ni kutime faras, sed klinas sian kapon iom antaŭen al la renkontanto por esprimi la estimon. En Eŭropo ankaŭ ne troviĝas tiel granda diferenco inter junaj kaj maljunaj homoj. La opinio ne gravas, kiu ajn diras ĉu juna aŭ maljuna, sed gravas kvintesenco mem, mi pensas. En Koreio oni havas la tendencon taksi opinion laŭ aĝo kaj respekti pli aĝajn personojn ol junaj. Troviĝas tiel grandaj diferencoj en kulturoj inter Koreio kaj eŭropaj landoj. La kulturoj estas respektive signifaj por sia popolo kaj tute ne ĝenas aliajn popolojn. Kaj oni rapide alkutimiĝas al ili.

Konkludo

Dum 19 tagoj, kiujn mi pasigis en Koreio, mi estis tre feliĉa, sekura, trankvila kaj vojaĝema. Ankaŭ mia filo diras tiel same pri sia 5-jara restado en Koreio. Ĉu li povus interesiĝi pri Koreio, se li ne ekkonus du koreajn volontulojn en fundamenta E-kurso dum la 94a UK(2009) en Bjalistoko? Kia estus mia 19-taga vojaĝo en Koreio, se mi ne konus Esperanton?

Nia vojaĝo en Koreio estis tre interesa, diverseca, plurkolora, tamen sen koreaj esperantistoj mi ne povis vidi kaj koni tiom multe en Koreio. Dank’ al miaj longjaraj kaj novaj esperantistaj geamikoj mi spertis multajn interesajn: renkontiĝoj, ekskursoj, babiladoj, promenadoj, vizitoj al merkatoj, partoprenoj en kurso, lernejo, laboratorio ktp.

Dum la estado en Koreio, mia edzo metis multajn fotojn en fejsbukon, tial ankaŭ niaj polaj konatoj povis ekkoni la belegan landon. Multaj dankis pro tio, kaj unu petis min danki al mia filo Michał kaj al la geamikoj el Koreio. Certe, multaj el ili vidis grandegan valorecon de Esperanto kaj Esperantujo. Mi kaj mia edzo elkore dankas al ĉiuj koreaj esperantistoj kaj al nia filo Michał, sen kiuj ni ne travivus tiujn neforgeseblajn impresojn. ♧

Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda KoreioIn Suda Koreio