VIZITO EN BJALISTOKO

Antaŭ kelkaj tagoj mi bonŝance vizitis Bjalistokon, denaskan urbon de Zamenhof. Tie vintro alvenis frue, kaj mi trovis neĝon surstrate kaj subnulajn temperaturojn. Gastigado, kontraŭe, estis varma : miaj gastigintoj estas vere afablaj kaj gastemaj, kaj same kondutis la aliaj esperantistoj, kiujn mi renkontis : en amika matenmanĝo en Wasilków (vilaĝo, apud Bjalistoko, kie mi loĝis), en kafeja babilado simila al niaj kutimaj mardaj kunvenoj en Barcelono, kaj en renkontiĝo en sidejo de loka esperanta societo. Tie, laŭ ilia peto, mi prelegetis pri nia nuntempa situacio sub la titolo « Katalunio : ĉu nova ŝtato en Eŭropo ? ».

Krom tio, mi havis la ŝancon viziti Zamenhofan Centron, kie estis ekspozicio ĉefe rilata al juna Zamenhof, gustumi tipan lokan trinkaĵon en la kafejo Esperanto aŭ foti min apud la statuo de la kreinto de Esperanto. Kaj, kompreneble, mi vizitis aliajn mirindaĵojn de la urbo. Bedaŭrinde mi maltrafis kelktage la eventojn programitajn por la Zamenhofa tago. Eble alia jaro mi havos la ŝancon ĉeesti ilin.