105-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof

 

Esperantistoj el Bjalistoko kunvenis la 14-an de aprilo ĉe la statuo de Ludoviko Zamenhof. Ili demetis florojn kaj festis la 105-an mortodatrevenon de la aŭtoro de Esperanto. Ili ankaŭ aŭskultis koncerton de muziko prezentita de la ensemblo Frey-Lech-Trio.