55 . Baltiaj Esperanto Tagoj

PANEVĖŽYS invitas

Flaga EsperantoLitova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajnLogo 55. BET somerajn tradiciajn la 55-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-55). La aranĝo estas dediĉata al la 100-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio.

BET okazos  la 6-14-an de Julio, 2019. Veni al la aranĝo eblas jam la 5-an de Julio.

Celoj kaj taskoj: studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio.

Paneveys - LitoviaLoko:  BET-55 okazos en la nordlitovia urbo PANEVĖŽYS, kiu situas ambaŭflanke de la rivero NEVĖŽIS, 136 kilometrojn nordokcidenten for de la ĉefurbo de Litovio Vilnius.

Ĝi estas la kvina laŭ grandeco urbo de Litovio, grava industria kaj kultura centro. Pane¬vė¬žys estas centro de la samtitola regiono kaj distrikto. La unuan fojon en historiaj fontoj ĝi estas menciita la 7-an de Septembro, 1503. En 2018 en Panevėžys loĝas 98000 loĝantoj.

La ĉefa lokalo de BET-55 estos la moderne kaj bonege ekipita Fakultato en Panevėžys pri Teknologioj kaj Negocado de Kaŭna teknologia universitato (str. Nemuno 33), kie funkcios ĉiuj programeroj de BET-55. La loko estas libere kaj facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

Partoprenantoj de BET-55 povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn de la fakultato (salonojn, aŭditoriojn, la plej modernajn teknikaĵojn, multajn komputilojn kun libera reta aliro k.s.). BET-55 havos subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo.

Partopreno: ni invitas ĉiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro, sed ankaŭ de ĉiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de la partoprenantoj ne estas limigita.

Informoj: http://www.esperanto.lt