ESPERANTO-SUMOO. Interesa afero!

ESperanto SumooRegularo de Esperanto-Sumoo

  •     Celoj:

1) Altigi legkapablon de esperantistoj.

2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.

  •     Luktmaniero:

1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.

2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago laŭ via kapablo.

3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj ĝis la noktomezo de tiu tago, vi akiros „o” venkon, se ne, „x” malvenkon. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem. Read more „ESPERANTO-SUMOO. Interesa afero!”