L. L. Zamenhof

La vojo

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuragxe ni iras.
Simile al stelo en nokta cxielo,
al ni la direkton Gxi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l’ sortoj, nek mokoj de l’ homoj,
cxar klara kaj rekta kaj tre difinita
Gxi estas, la voj’ elektita.

Nur rekte, kuragxe kaj ne flanki?ante,
ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.


L’ espero, l’obstino kaj la pacienco?
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pa?o post pa?o, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacigxas,
pri l’ tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdi?as, mil semoj perdigxas,
ni semas kaj semas konstante.
„Ho, cxesu!” mokante la homoj admonas,
„Ne cxesu, ne cxesu!” en kor’ al ni sonas:
„Obstine antauxen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco acx ventoj subitaj
velkantajn foliojn deziras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli fresxan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Gxin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine Gxi pasxas, provita, hardita,
al cel’ unufoje signita!

Nur rekte, kuragxe kaj ne flanki?ante
ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L’ espero, l’ obstino kaj la pacienco?
jen estas la signoj, per kies potenco
ni pasxo post pasxo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.