25 jaroj de Fondumo Zamenhof

Jam en 1988 Bjalistoko organizis internacian arkitektan konkurson por la centro. La elektita, impona projekto, prezentita dum la 73-a UK en Roterdamo fare de bjalistoka delegacio (Jerzy Slezak – tiama vicvojevodo, Zbigniew Zdrojewski – la urbestro de Bjalistoko kaj Józef Jaworski – la prezidanto de Bjalistoka Kultura-Societo) enhavis jenajn elementojn: kongrescentron, grandan hotelon, bibliotekon, telekomunikan centron, financan centron, amfiteatron kaj grandan placon.

Printempe 1989 okazis en Białowieża – strategia seminario pri la programo de la centro. Dum la 74-a UK en Brajtono en 1989 la bjalistoka delegacio organizis la Bjalistokan Gigxeton en kiu estis vendataj popolartajxoj kaj la briketoj por Monda Esperanto-Centro. Okazis ecx speciala auxkcio. En 1992 la tiama urbestro de Bjalistoko – Lech Rutkowski konvinkis la estraron de la urbo donaci al FZ la grundon kaj la ruinigitan ekssinagogon. Post vendo de plejparto de la grundo kaj de la rekonstruota domo, de oktobro 1995 FZ havas propran sidejon cxe la strato Piękna 3 en la centro de Bjalistoko. En la centro dum pli ol 2 jaroj (oktobro 1996-decembro 1998) funkciis la urba Kultura kaj Turisma Informcentro Ludoviko Zamenhof, kunfinancata de la urbo kaj de la vojevodio.

De la komenco 1999 en la sidejo de FZ trovigxas Bjalistoka Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof en kiu: okazas E-kursoj, merkredaj kunvenoj, trovigxas baza biblioteko (300 volumoj) kaj gastcxambro (kiun ofte uzas eksterlandaj kaj polaj vizitantoj). En la granda cxambro okazas ofte portempaj ekspozicioj. La centro funkcias cxefe danke al Bjalistoka Esperanto-Societo (BES).